La tradiciaj eduksistemoj koncentriĝas en scio-akirado kaj la nuntempaj kapabloj de la individuo. Ĉe Insite innovations Ltd., ni fokusas pri identigo kaj disvolvigo de la kaŝita homa potencialo, integrita kun metodikoj de dezajno de instruado kaj profesia plibonigo. Ni provizas la ŝlosilojn, kiuj ebligas la realigon de la individua potencialo.
Insite Innovations estis fondita en 2007 per Moŝe Ben-Porat (Benpo). Dum la pasintaj kvar jardekoj Benpo evoluigis kaj efektivigis ampleksan gamon de unikaj metodikoj por plibonigi la intelektan kapitalon en laborejoj, lrnadocentroj kaj eduksistemoj ĉirkaŭ la mondo (pli ol 70 landoj). Benpo posedas diplomojn de elektra Inĝenieriero kaj Sciencinstruisto de laTeĥnijon Instituto, Israelo. Li poste studis Edukadon ĉe la Universitato de Tel-Aviv kaj ricevis EMBA en Komerco-Administrado de la Hebrea Universitato de Jerusalemo kaj MBA en Leĝo de Bar-Ilan universitato. Li ankaŭ akiris diplomon pri Kognitiva Evoluo de la Instituto Feuerstein, Israelo.
Li komencis sian profesian karieron kiel altlerneja instruisto pri matematiko kaj fiziko kaj poste fondis MHT, la Instruan Divizion de la Israelaj Aerospacaj Industrioj (IAI), inkluzive la Industria Profesia Kolegio por gejunuloj, kaj estis la Ĝenerala Direktoro de MHT dum 18 jaroj . Li instruís la dungitojn kaj la klientojn de IAI. Li estis oficiro-instruisto en la israela Mararmeo. Dum 18 jaroj li laboris en la Junulara Divizio de la israela Polico kaj traktis gejunulojn en risko.
Benpo estis respondeca pri la evoluo de la metodiko de disvolviĝo de sistemoj de instruado, la metodiko kiu fariĝis la nacia normo en la israelaj Defendo-Fortoj kaj poste estis eksportita al multaj aliaj landoj.
Ekzemplaro de pasintaj projektoj:
• Teknologia instruado por junularo kaj plenkreskuloj
• Pedagogia / Metodika instruado por instruistoj
• Disvolviĝo de penskapabloj kaj lernokapabloj
• Takso de la kognitiva potencialo
• Establo kaj plibonigo de lernadoinstitutoj
• Dezajno kaj plibonigo de lernoprogramoj
• Analizo de lernado bezonoj
• Plibonigi la diagnozajn kapablojn de teknikistoj kaj
inĝenieroj
• Plibonigo de la decidoj de direktoroj kaj oficiroj
• Disvolviĝo de bazaj vivkapabloj de junaj studentoj
• Pliigi la procenton de studentoj, kiuj sukcese diplomiĝas el
edukaj sistemoj
• Plifortigo de Virinoj
• Trejnado de militistoj kaj oficiroj
• Integriĝo de enmigrintoj kaj minoritatoj en la labormerkato
• Integriĝo de eks-batalantoj en la civila labormerkato
• Pliigi la nombron de homoj liberigitaj de malliberejoj kaj
sukcese integritaj en la labormerkato
• Rehabilitado de drogemuloj
• Amika Dokumentado – faranta manlibrojn kaj procedojn
facile uzeblaj
Niaj Metodikoj:
La jenaj metodikoj estas efektivigitaj en iu ajn profesia kampo:
LOL – Lernado Orientita al Labortaskoj: Ĝenerala metodiko por evoluigo de lernad-programoj.
TKP – Taksado de la Kognitiva Potencialo
LPK – Disvolviĝo de lernaj kaj pensaj kapabloj
DBV – Disvolviĝo de Bazaj Vivkapabloj
FUD – Facile-Uzebla Dokumentado: faranta manlibrojn kaj procedojn facile uzeblaj